| Mitglieder: 13 |
| Gruppenkategorien:
|
| Weitere Gruppeninformationen » |
|
Bonvenon!
ANTAŬDANKEGON AL ĈIUJ VOLONTULOJ!
-- La laborlingvo de tiu grupo estas esperanto, sed vi rajtas skribi uzante aliajn lingvojn, se vi volas -- -- The working language of this group is Esperanto but you can make comments in another language if you like -- -- La langue de travail de ce groupe est l'espéranto, mais il n'est pas interdit de s'exprimer dans d'autres langues -- -- Die Arbeitssprache dieser Gruppe ist Esperanto. Sie dürfen aber schon auf anderen Sprachen schreiben -- -- La lengua de trabajo del grupo es el esperanto, pero se puede escribir en otra. --
Vidu ankaŭ http://home.etu.unige.ch/~maradam5/ (Plej bone videbla kun Internet Explorer)
LA CELO La celo estas skribi kvinlingvan terminaron pri Dopplera efiko kun helpo de internacia laborgrupo. La laboraĵo enhavos al Dopplera efiko rilataj teoriaj konceptoj (difino de ondoj, tipoj de Dopplera efikoj, "aktoroj" (fonto, ricevilo, elsendilo ktp)...). Ĝi ne enhavos konceptojn rilate al aplikataj iloj de la Dopplera efiko kiel ekzemple radilokaliziloj.
KIU MI ESTAS Mi studas la tradukadon kaj la terminologion ĉe la Universitato de Ĝenevo (http://www.unige.ch/eti). Krom la studado mi kunlaboras en terminologia projekto ĉe la Internacia Organizado por Normigado (ISO - http://www.iso.org).
KION MI FARAS KAJ KIAM - oktobre-decembre: trovi materialojn pri Dopplera efiko; listi terminojn; organizi konceptojn; pli bone difini la limojn de la laboro. - decembre-marte: skribi la terminologiajn registraĵojn. - marte-aprile: legi kaj korekti la terminaron, verki indeksojn, mallongigoj- kaj spertuloj-listojn, donu al la verko la finan formon. - aprile: presi la terminaron. - maje: publikigi retan version. - junie: prezenti la terminaron (ĉe la Universitato de Ĝenevo - Unige ETI). - fine: sendi kopion de la terminaro al ĉiuj volontuloj, kiuj ŝatus havi kopion.
Ĉiu lingva parto enhavos cirkaŭ 70 registraĵoj.
KION VI POVAS FARI TIEL VOLONTULO
KIEL ALIĜI? Bonvolu skribi al mi retmesaĝon (maradam5@etu.unige.ch) dirante, kion vi ŝatus fari. Bonvolu mencii vian profesion kaj via(j)n nacilingvo(j)n. Nature ankaux eblas esti nur observulo. Se vi ne volas, ke via nomo aperu ĉe cxi tiu retejo, diru ĝin al mi!
TASKTABELO - Respondi al lingvaj kaj fakaj demandoj. - Kritiki la enretigitaj versioj de la laboraĵo.
KOREKTONTOJ Germana: Dirk Bindmann, Hans W,, Reinhard Weissinger, (D-ro Edmond Brent); Angla: D-ro Edmond Brent; Hispana: Miguel Hernandez, Jozefo Lunazzi, Manuel Pancorbo Castro; Esperanta: Didier Cornuet, D-ro Edmond Brent, P-ro Filipe de Moraes Paiva; Franca: Didier Cornuet, D-ro Edmond Brent.
PARTOPRENANTOJ Partoprenas aŭ observas la projekton:
NOVAĴOJ 2009-10-12: Ne estas novaĵoj. 2009-10-23: Mi publikigis dumtempajn bibliografiojn 2009-10-31: Mi publikigis dumtempajn listojn de terminojn kaj nocio-sistemojn. 2009-11-29: Mi desegnis nocio-sistemojn (ankoraŭ dumtempajn...), konstruis datumbankon kaj verkis etan programon por aŭtomate krei registraĵojn el la bank-datumoj. 2009-12-19: Mi elsendis la unuajn demandojn kaj verkas registraĵojn. 2009-01-28: Mi plu skribas la registraĵojn. Mi celas fini ilin je la komenco de marto. 2009-02-28: Mi enretigis unuan version de la terminareto. Tiu versio estas malneto (ekz. kelke da difinoj mi ne finis). Mi tre ŝatus aŭdi la opinion de la partoprenantoj, ĉu pri lingvo, ĉu pri fiziko, ĉu pri prezentado. Mi aŭskultos ĉiajn komentojn. La unuan version vi trovos en ĉi-tiu grupo, aŭ ĉe mia universitata retejo (http://home.etu.unige.ch/~maradam5/) Nun: mi finskribas kaj plibonigas la registraĵojn, diskutas pri fizikaj kaj lingvaj demandoj kun la grupanoj, kaj krome verkas la enkondukon.
Zuletzt aktualisiert von Melanie Maradan - 17 Mrz.
Zuletzt aktualisiert von Melanie Maradan - 28 Feb.
|
|
| Eine Gruppe erstellen - Google Groups - Google-Startseite - Nutzungsbedingungen - Datenschutzbestimmungen |
| ©2010 Google |